Mark:1:40-45
esperanto@Mark:1:40 @ Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.
esperanto@Mark:1:41 @ Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita.
esperanto@Mark:1:42 @ Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura.
esperanto@Mark:1:43 @ Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,
esperanto@Mark:1:44 @ kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
esperanto@Mark:1:45 @ Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.