Mark:1
Seeker Overlay ON
*
La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo ,
Filo de Dio .
*
Kiel estas skribite en la profeto Jesaja :
Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo ,
Kaj li preparos vian vojon ;
*
Vocxo de krianto en la dezerto :
Pretigu la vojon de la Eternulo ,
Rektigu Liajn irejojn ;
*
venis Johano ,
kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj .
*
Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto ,
kaj cxiuj Jerusalemanoj ;
kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan ,
konfesante siajn pekojn .
*
Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj ,
kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon .
*
Kaj li predikis ,
dirante:Venas post mi tiu ,
kiu estas pli potenca ol mi ;
la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda ,
klinigxinte ,
malligi .
*
Mi vin baptis per akvo ;
sed li vin baptos per la Sankta Spirito .
*
Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo ,
kaj estis baptita de Johano en Jordan .
*
Kaj tuj kiam li eliris el la akvo ,
li vidis la cxielon fenditan ,
kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin ;
*
kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo ,
la amata ,
en kiu Mi havas plezuron .
*
Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton .
*
Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn ,
tentata de Satano ;
kaj li estis kun la sovagxaj bestoj ,
kaj la angxeloj servadis al li .
*
Kaj post kiam Johano estis arestita ,
Jesuo iris en Galileon ,
predikante la evangelion de Dio ,
*
kaj dirante:La tempo jam plenumigxis ,
kaj la regno de Dio alproksimigxis ;
pentu ,
kaj kredu al la evangelio .
*
Kaj irante apud la Galilea Maro ,
li vidis Simonon ,
kaj Andreon ,
fraton de Simon ,
jxetantajn reton en la maron ;
cxar ili estis fisxkaptistoj .
*
Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi ,
kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj .
*
Kaj ili tuj forlasis la retojn ,
kaj sekvis lin .
*
Kaj irinte iom antauxen ,
li vidis Jakobon ,
filon de Zebedeo ,
kaj Johanon ,
lian fraton ,
kiuj ankaux estis en la sxipeto ,
riparante la retojn .
*
Kaj tuj li alvokis ilin ;
kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj ,
kaj foriris post li .
*
Kaj ili iris en Kapernaumon ,
kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis .
*
Kaj oni miris pro lia instruado ;
cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton ,
kaj ne kiel la skribistoj .
*
Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito ;
kaj li ekkriis ,
*
dirante:Kio estas inter ni kaj vi ,
Jesuo Nazaretano ?
cxu vi venis ,
por pereigi nin ?
mi scias ,
kiu vi estas:la Sanktulo de Dio .
*
Kaj Jesuo severe admonis lin ,
dirante:Silentu ,
kaj eliru el li .
*
Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin ,
kaj ,
lauxte kriinte ,
eliris el li .
*
Kaj cxiuj miregis tiom ,
ke ili diskutis inter si ,
dirante:Kio estas cxi tio ?
jen nova instruado !
kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj ,
kaj ili obeas lin .
*
Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo .
*
Kaj tuj ,
elirinte el la sinagogo ,
ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo ,
kun Jakobo kaj Johano .
*
Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro ;
kaj tuj oni sciigis al li pri sxi ;
*
kaj veninte ,
li prenis sxian manon kaj levis sxin ;
kaj la febro forlasis sxin ,
kaj sxi servis al ili .
*
Kaj vespere ,
kiam la suno subiris ,
oni venigis al li cxiujn ,
kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj .
*
Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo .
*
Kaj li sanigis multajn ,
kiuj malsanis de diversaj malsanoj ,
kaj elpelis multajn demonojn ;
kaj li ne permesis al la demonoj paroli ,
cxar ili konis lin .
*
Kaj matene ,
antaux ol la nokto pasis ,
li levigxis ,
kaj foriris en dezertan lokon ,
kaj tie pregxadis .
*
Kaj Simon kaj liaj kunuloj elsercxis lin ;
*
kaj ili trovis lin ,
kaj diris al li:CXiuj vin sercxas .
*
Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn ,
por ke mi tie ankaux prediku ;
cxar por tio mi venis .
*
Kaj li iris ,
predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo ,
kaj elpelante la demonojn .
*
Kaj venis al li leprulo ,
alvokante lin ,
kaj genuinte ,
li diris al li:Se vi nur volas ,
vi povas min purigi .
*
Kaj kortusxite ,
li etendis la manon kaj tusxis lin ,
kaj diris al li:Mi volas ;
estu purigita .
*
Kaj tuj la lepro foriris de li ,
kaj li farigxis pura .
*
Kaj severe avertinte lin ,
li tuj forsendis lin ,
*
kaj diris al li:Zorgu ,
ke vi diru nenion al iu ;
sed iru ,
montru vin al la pastro ,
kaj oferu pro via purigado tion ,
kion Moseo ordonis ,
por atesto al ili .
*
Sed li eliris ,
kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon ,
tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon ,
sed restis ekstere en dezertaj lokoj ;
kaj oni venis al li el cxie .