Mark:10:1-12




esperanto@Mark:10:1 @ Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove.

esperanto@Mark:10:2 @ Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?

esperanto@Mark:10:3 @ Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi?

esperanto@Mark:10:4 @ Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin.

esperanto@Mark:10:5 @ Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon.

esperanto@Mark:10:6 @ Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina.

esperanto@Mark:10:7 @ Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino,

esperanto@Mark:10:8 @ kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.

esperanto@Mark:10:9 @ Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

esperanto@Mark:10:10 @ Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero.

esperanto@Mark:10:11 @ Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi;

esperanto@Mark:10:12 @ kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:9] [Mark:10] [Mark:11] [Discuss] Tag Mark:10:1-12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: