Mark:10:17-31
Seeker Overlay ON
*
Kaj dum li foriris sur la vojo ,
unu homo kuris al li kaj genuis antaux li ,
kaj demandis lin:Bona Majstro ,
kion mi faru ,
por ke mi heredu eternan vivon ?
*
Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona ?
neniu estas bona krom Unu ,
nome Dio .
*
Vi scias la ordonojn:Ne mortigu ;
Ne adultu ;
Ne sxtelu ;
Ne parolu malveran ateston ;
Ne rabu ;
Respektu vian patron kaj vian patrinon .
*
Kaj li responde diris al li:Majstro ,
cxion tion mi observis detempe de mia juneco .
*
Kaj Jesuo ,
rigardante lin ,
amis lin ,
kaj diris al li:Unu mankon vi havas ;
iru ,
kaj vendu cxion ,
kion vi havas ,
kaj donu al malricxuloj ,
kaj vi havos trezoron en la cxielo ;
kaj venu ,
sekvu min .
*
Sed li malgajigxis cxe tiu vorto ,
kaj foriris malgxoja ;
cxar li havis multajn posedajxojn .
*
Kaj Jesuo cxirkauxrigardis ,
kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj ,
kiuj havas ricxon ,
eniros en la regnon de Dio !
*
Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj .
Sed Jesuo ,
respondante denove ,
diris al ili:Infanoj ,
kiel malfacile estas por tiuj ,
kiuj fidas al la ricxo ,
eniri en la regnon de Dio !
*
Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo ,
ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio .
*
Kaj ili forte miregis ,
dirante al li:Kiu do povas esti savita ?
*
Rigardante ilin ,
Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla ,
sed ne cxe Dio ;
cxar cxio estas ebla cxe Dio .
*
Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis .
*
Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu ,
kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio ,
*
kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo ,
domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn ,
kun persekutado ;
kaj en la venonta mondo eternan vivon .
*
Sed multaj unuaj estos lastaj ,
kaj lastaj estos unuaj .