Mark:10:17-31




esperanto@Mark:10:17 @ Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaux li, kaj demandis lin:Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?

esperanto@Mark:10:18 @ Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

esperanto@Mark:10:19 @ Vi scias la ordonojn:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.

esperanto@Mark:10:20 @ Kaj li responde diris al li:Majstro, cxion tion mi observis detempe de mia juneco.

esperanto@Mark:10:21 @ Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

esperanto@Mark:10:22 @ Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.

esperanto@Mark:10:23 @ Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

esperanto@Mark:10:24 @ Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio!

esperanto@Mark:10:25 @ Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

esperanto@Mark:10:26 @ Kaj ili forte miregis, dirante al li:Kiu do povas esti savita?

esperanto@Mark:10:27 @ Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.

esperanto@Mark:10:28 @ Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis.

esperanto@Mark:10:29 @ Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,

esperanto@Mark:10:30 @ kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.

esperanto@Mark:10:31 @ Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:9] [Mark:10] [Mark:11] [Discuss] Tag Mark:10:17-31 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: