Mark:10:35-45




esperanto@Mark:10:35 @ Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.

esperanto@Mark:10:36 @ Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi?

esperanto@Mark:10:37 @ Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.

esperanto@Mark:10:38 @ Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?

esperanto@Mark:10:39 @ Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;

esperanto@Mark:10:40 @ sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita.

esperanto@Mark:10:41 @ Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano.

esperanto@Mark:10:42 @ Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.

esperanto@Mark:10:43 @ Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;

esperanto@Mark:10:44 @ kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj.

esperanto@Mark:10:45 @ CXar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:9] [Mark:10] [Mark:11] [Discuss] Tag Mark:10:35-45 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: