Mark:10
Seeker Overlay ON
*
Kaj li foriris de tie ,
kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon ;
kaj homamasoj kunvenis denove al li ,
kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove .
*
Kaj Fariseoj venis ,
kaj demandis lin ,
por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon ?
*
Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi ?
*
Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron ,
kaj forsendi sxin .
*
Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon .
*
Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina .
*
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon ,
kaj aligxos al sia edzino ,
*
kaj ili estos unu karno ;
sekve ili jam estas ne du ,
sed unu karno .
*
Kion do Dio kunigis ,
tion homo ne disigu .
*
Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero .
*
Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia ,
tiu adultas kontraux sxi ;
*
kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia ,
sxi adultas .
*
Kaj oni venigis al li infanojn ,
por ke li tusxu ilin ;
kaj la discxiploj admonis ilin .
*
Sed Jesuo ,
vidinte tion ,
indignis ,
kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi ;
ne malhelpu ilin ,
cxar el tiaj estas la regno de Dio .
*
Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano ,
tiu neniel eniros en gxin .
*
Kaj li prenis ilin en siaj brakoj ,
kaj benis ilin ,
metinte la manojn sur ilin .
*
Kaj dum li foriris sur la vojo ,
unu homo kuris al li kaj genuis antaux li ,
kaj demandis lin:Bona Majstro ,
kion mi faru ,
por ke mi heredu eternan vivon ?
*
Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona ?
neniu estas bona krom Unu ,
nome Dio .
*
Vi scias la ordonojn:Ne mortigu ;
Ne adultu ;
Ne sxtelu ;
Ne parolu malveran ateston ;
Ne rabu ;
Respektu vian patron kaj vian patrinon .
*
Kaj li responde diris al li:Majstro ,
cxion tion mi observis detempe de mia juneco .
*
Kaj Jesuo ,
rigardante lin ,
amis lin ,
kaj diris al li:Unu mankon vi havas ;
iru ,
kaj vendu cxion ,
kion vi havas ,
kaj donu al malricxuloj ,
kaj vi havos trezoron en la cxielo ;
kaj venu ,
sekvu min .
*
Sed li malgajigxis cxe tiu vorto ,
kaj foriris malgxoja ;
cxar li havis multajn posedajxojn .
*
Kaj Jesuo cxirkauxrigardis ,
kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj ,
kiuj havas ricxon ,
eniros en la regnon de Dio !
*
Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj .
Sed Jesuo ,
respondante denove ,
diris al ili:Infanoj ,
kiel malfacile estas por tiuj ,
kiuj fidas al la ricxo ,
eniri en la regnon de Dio !
*
Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo ,
ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio .
*
Kaj ili forte miregis ,
dirante al li:Kiu do povas esti savita ?
*
Rigardante ilin ,
Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla ,
sed ne cxe Dio ;
cxar cxio estas ebla cxe Dio .
*
Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis .
*
Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu ,
kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio ,
*
kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo ,
domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn ,
kun persekutado ;
kaj en la venonta mondo eternan vivon .
*
Sed multaj unuaj estos lastaj ,
kaj lastaj estos unuaj .
*
Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem ,
kaj Jesuo iris antaux ili ;
kaj ili miregis ,
kaj la sekvantoj timis .
Kaj li prenis al si denove la dek du ,
kaj ekparolis pri tio ,
kio okazos al li ,
dirante :
*
Jen ni supreniras al Jerusalem ;
kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj ;
kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj ;
*
kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos ;
kaj post tri tagoj li relevigxos .
*
Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano ,
filoj de Zebedeo ,
dirante al li:Majstro ,
ni deziras ,
ke ,
kion ajn ni petos de vi ,
vi tion faru por ni .
*
Kaj li diris al ili:Kion vi volas ,
ke mi faru por vi ?
*
Kaj ili diris al li:Permesu ,
ke ni povu sidi ,
unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre ,
en via gloro .
*
Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias ,
kion vi petas .
CXu vi povas trinki la kalikon ,
kiun mi trinkas ?
aux esti baptitaj per la bapto ,
per kiu mi estas baptata ?
*
Kaj ili diris al li:Ni povas .
Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon ,
kiun mi trinkas ,
vi trinkos ,
kaj per la bapto ,
per kiu mi estas baptata ,
vi estos baptitaj ;
*
sed sidi dekstre de mi aux maldekstre ,
tion doni ne apartenas al mi ;
sed gxi estas por tiuj ,
por kiuj gxi estas preparita .
*
Kaj auxdinte ,
la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano .
*
Kaj Jesuo ,
alvokinte ilin al si ,
diris al ili:Vi scias ,
ke tiuj ,
kiuj pretendas regi la nacianojn ,
kondutas kiel sinjoroj super ili ,
kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili .
*
Sed ne tiel estos inter vi ;
sed kiu volas esti granda inter vi ,
tiu estu via servanto ;
*
kaj kiu volas esti la unua inter vi ,
tiu estu sklavo de cxiuj .
*
CXar la Filo de homo venis ,
ne por esti servata ,
sed por servi ,
kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj .
*
Kaj ili venis al Jerihxo ;
kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso ,
la filo de Timeo ,
Bartimeo ,
blinda almozulo ,
sidis apud la vojo .
*
Kaj auxdinte ,
ke cxeestas Jesuo ,
la Nazaretano ,
li ekkriis ,
kaj diris:Jesuo ,
filo de David ,
kompatu min .
*
Kaj multaj admonis lin ,
ke li silentu ;
sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David ,
kompatu min !
*
Kaj Jesuo haltis ,
kaj diris:Alvoku lin .
Kaj oni alvokis la blindulon ,
dirante al li:Kuragxu ;
levigxu ,
li vin alvokas .
*
Kaj li forjxetis sian veston ,
kaj eksaltis kaj venis al Jesuo .
*
Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas ,
ke mi faru al vi ?
Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia ,
ke mi ricevu vidpovon .
*
Kaj Jesuo diris al li:Iru ;
via fido vin savis .
Kaj tuj li ricevis vidpovon ,
kaj sekvis lin sur la vojo .