Mark:11:1-11




esperanto@Mark:11:1 @ Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,

esperanto@Mark:11:2 @ kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin.

esperanto@Mark:11:3 @ Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien.

esperanto@Mark:11:4 @ Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.

esperanto@Mark:11:5 @ Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?

esperanto@Mark:11:6 @ Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.

esperanto@Mark:11:7 @ Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.

esperanto@Mark:11:8 @ Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj.

esperanto@Mark:11:9 @ Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;

esperanto@Mark:11:10 @ Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

esperanto@Mark:11:11 @ Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:10] [Mark:11] [Mark:12] [Discuss] Tag Mark:11:1-11 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: