Mark:12:1-12
esperanto@Mark:12:1 @ Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.
esperanto@Mark:12:2 @ Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
esperanto@Mark:12:3 @ Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.
esperanto@Mark:12:4 @ Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
esperanto@Mark:12:5 @ Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.
esperanto@Mark:12:6 @ Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.
esperanto@Mark:12:7 @ Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.
esperanto@Mark:12:8 @ Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.
esperanto@Mark:12:9 @ Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
esperanto@Mark:12:10 @ CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;
esperanto@Mark:12:11 @ De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?
esperanto@Mark:12:12 @ Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.