Mark:12:18-27
esperanto@Mark:12:18 @ Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:
esperanto@Mark:12:19 @ Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
esperanto@Mark:12:20 @ Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;
esperanto@Mark:12:21 @ kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
esperanto@Mark:12:22 @ kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis.
esperanto@Mark:12:23 @ En la relevigxo, por kiu el ili sxi estos edzino? cxar cxiuj sep havis sxin kiel edzinon.
esperanto@Mark:12:24 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?
esperanto@Mark:12:25 @ CXar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.
esperanto@Mark:12:26 @ Sed pri la mortintoj, ke ili relevigxas, cxu vi ne legis en la libro de Moseo cxe la arbetajxo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
esperanto@Mark:12:27 @ Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras.