Mark:13:32-37




esperanto@Mark:13:32 @ Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

esperanto@Mark:13:33 @ Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo.

esperanto@Mark:13:34 @ Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:

esperanto@Mark:13:35 @ vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene;

esperanto@Mark:13:36 @ por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

esperanto@Mark:13:37 @ Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj:Viglu.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:12] [Mark:13] [Mark:14] [Discuss] Tag Mark:13:32-37 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: