Mark:14:32-42




esperanto@Mark:14:32 @ Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj discxiploj:Sidu cxi tie, dum mi pregxos.

esperanto@Mark:14:33 @ Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi.

esperanto@Mark:14:34 @ Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu.

esperanto@Mark:14:35 @ Kaj irinte iom antauxen, li falis sur la teron, kaj pregxis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.

esperanto@Mark:14:36 @ Kaj li diris:Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi:forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.

esperanto@Mark:14:37 @ Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:Simon, cxu vi dormas? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon?

esperanto@Mark:14:38 @ Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

esperanto@Mark:14:39 @ Kaj denove foririnte, li pregxis, dirante la samajn vortojn.

esperanto@Mark:14:40 @ Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.

esperanto@Mark:14:41 @ Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.

esperanto@Mark:14:42 @ Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:13] [Mark:14] [Mark:15] [Discuss] Tag Mark:14:32-42 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: