Mark:14



Seeker Overlay ON

* Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj ; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis , kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi ; * cxar ili diris:Ne dum la festo , por ke ne estu tumulto de la popolo . * Kaj dum li estis en Betania , en la domo de Simon , la leprulo , kiam li sidis cxe mangxo , venis virino , havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo , tre multekosta ; kaj rompinte la vazon , sxi surversxis lian kapon . * Kaj iuj indignis inter si , dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo ? * CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj , kaj doni al malricxuloj . Kaj ili murmuris kontraux sxi . * Kaj Jesuo diris:Lasu sxin ; kial vi gxenas sxin ? sxi faris bonan faron al mi . * CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi , kaj kiam ajn vi volas , vi povas bonfari al ili ; sed min vi ne cxiam havas . * Kion sxi povis , tion sxi faris ; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo . * Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo , tio ankaux , kion sxi faris , estos priparolata , por memorajxo de sxi . * Kaj Judas Iskariota , kiu estis unu el la dek du , foriris al la cxefpastroj , por transdoni lin al ili . * Kaj auxdinte , ili gxojis , kaj promesis doni al li monon . Kaj li sercxis , kiamaniere oportune transdoni lin . * Kaj en la unua tago de la macoj , kiam oni bucxis la Paskon , liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas , ke ni iru , kaj pretigu , por ke vi mangxu la Paskon ? * Kaj li sendis du el siaj discxiploj , kaj diris al ili:Iru en la urbon , kaj vin renkontos viro , portanta krucxon da akvo ; * lin sekvu , kaj kien li eniros , tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro , en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj ? * Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron , prete arangxitan ; kaj tie vi pretigu por ni . * Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon , kaj trovis tiel , kiel li diris al ili ; kaj ili pretigis la Paskon . * Kaj kiam vesperigxis , li venis kun la dek du . * Kaj dum ili sidis kaj mangxis , Jesuo diris:Vere mi diras al vi , ke unu el vi perfidos min , unu , kiu mangxas kun mi . * Kaj ili komencis malgxoji , kaj diri al li unu post la alia:CXu eble mi ? * Sed li diris al ili:Unu el la dek du , kiu trempas kun mi en la pladon . * La Filo de homo iros , kiel estas skribite pri li ; sed ve al tiu viro , de kiu la Filo de homo estos perfidita ! Se tiu homo ne estus naskita , estus bone por li . * Kaj dum ili mangxis , li prenis panon , kaj , beninte , dispecigis gxin kaj donis al ili , kaj diris:Prenu ; cxi tio estas mia korpo . * Kaj li prenis kalikon , kaj , doninte dankon , li donis al ili ; kaj cxiuj trinkis el gxi . * Kaj li diris al ili:CXi tio estas mia sango de la interligo , kiu estas elversxata por multaj . * Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo , gxis tiu tago , kiam mi trinkos gxin novan en la regno de Dio . * Kaj kantinte himnon , ili foriris al la monto Olivarba . * Kaj Jesuo diris al ili:Vi cxiuj ofendigxos ; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston , kaj la sxafoj diskuros . * Tamen post mia relevigxo , mi iros antaux vi en Galileon . * Sed Petro diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos , tamen ne mi . * Kaj Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi , ke hodiaux en cxi tiu nokto , antaux ol dufoje krios koko , vi trifoje malkonfesos min . * Sed tre insiste li diris:Ecx se mi devos morti kun vi , mi neniel vin malkonfesos . Kaj tiel same diris ili cxiuj . * Kaj ili venis al loko , kies nomo estas Getsemane ; kaj li diris al siaj discxiploj:Sidu cxi tie , dum mi pregxos . * Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon , kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi . * Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo , ecx gxis morto ; restu cxi tie , kaj viglu . * Kaj irinte iom antauxen , li falis sur la teron , kaj pregxis , ke , se povas esti , la horo pasu for de li . * Kaj li diris:Aba , Patro , cxio estas ebla cxe Vi:forportu de mi cxi tiun kalikon ; tamen estu ne tio , kion mi volas , sed kion Vi volas . * Kaj li venis , kaj trovis ilin dormantaj , kaj diris al Petro:Simon , cxu vi dormas ? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon ? * Viglu kaj pregxu , por ke vi ne eniru en tenton ; la spirito ja estas fervora , sed la karno estas malforta . * Kaj denove foririnte , li pregxis , dirante la samajn vortojn . * Kaj denove reveninte , li trovis ilin dormantaj , cxar iliaj okuloj pezigxis ; kaj ili ne sciis , kion respondi al li . * Kaj li venis la trian fojon , kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu ; suficxas ; venis la horo ; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj . * Levigxu , ni iru ; jen mia perfidanto alproksimigxas . * Kaj tuj , dum li ankoraux parolis , venis Judas , unu el la dek du ; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj . * Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon , dirante:Kiun mi kisos , tiu estas li ; kaptu kaj forkonduku lin garde . * Kaj veninte , li tuj iris al li , kaj diris:Rabeno ; kaj kisis lin . * Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin . * Sed unu el tiuj , kiuj staris apude , eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro , kaj detrancxis al li la orelon . * Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis , kvazaux kontraux rabiston , kun glavoj kaj bastonoj , por kapti min ? * CXiutage mi estis inter vi en la templo , instruante , kaj vi ne arestis min ; tamen , ke plenumigxu la Skriboj . * Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris . * Kaj sekvis lin unu junulo , vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo ; kaj oni kaptis lin ; * sed lasinte la tolajxon , li forkuris nuda . * Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro ; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj . * Kaj Petro malproksime sekvis lin gxis interne de la korto de la cxefpastro ; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro . * Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo , por lin mortigi , kaj ne trovis . * CXar multaj malvere atestis kontraux li , kaj iliaj atestoj ne akordigxis . * Kaj elpasxis iuj , kaj malvere atestis kontraux li , dirante : * Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan , kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan . * Kaj ecx tiel ilia atesto ne akordigxis . * Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo , kaj demandis Jesuon , dirante:CXu vi respondas nenion ? kion atestas cxi tiuj kontraux vi ? * Sed li silentadis kaj respondis nenion . Denove la cxefpastro demandis lin , kaj diris al li:CXu vi estas la Kristo , la Filo de la Benato ? * Kaj Jesuo diris:Mi estas ; kaj vi vidos la Filon de homo , sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo . * Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn , kaj diris:Pro kio ni plu bezonas atestantojn ? * Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias ? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto . * Kaj iuj komencis kracxi sur lin , kaj cxirkauxkovri lian vizagxon , kaj vangofrapi lin , kaj diri al li:Profetu ; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj . * Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto , venis unu el la servantinoj de la cxefpastro ; * kaj vidante Petron sin varmigantan , sxi rigardis lin , kaj diris:Vi ankaux estis kun la Nazaretano , kun tiu Jesuo . * Sed li malkonfesis , dirante:Mi ne scias , nek komprenas , kion vi diras ; kaj li iris en la vestiblon ; kaj koko kriis . * Kaj lin vidinte , la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj:Tiu estas el ili . * Kaj li denove malkonfesis . Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro:Vere vi estas el ili , cxar vi estas ja Galileano . * Kaj li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon , pri kiu vi parolas . * Kaj tuj la duan fojon koko kriis . Kaj Petro ekrememoris la vorton , kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko , vi trifoje malkonfesos min . Kaj pripensinte , li ekploris .

Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:13] [Mark:14] [Mark:15] [Discuss] Tag Mark:14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: