Mark:15:33-41




esperanto@Mark:15:33 @ Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

esperanto@Mark:15:34 @ Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Mark:15:35 @ Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan.

esperanto@Mark:15:36 @ Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.

esperanto@Mark:15:37 @ Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton.

esperanto@Mark:15:38 @ Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre.

esperanto@Mark:15:39 @ Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.

esperanto@Mark:15:40 @ Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;

esperanto@Mark:15:41 @ kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:14] [Mark:15] [Mark:16] [Discuss] Tag Mark:15:33-41 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: