Mark:15:42-47
Seeker Overlay ON
*
Kaj kiam jam vesperigxis ,
pro tio ,
ke estas la Preparado ,
tio estas ,
la tago antaux sabato ,
*
venis Jozef el Arimateo ,
honorinda konsilanto ,
kiu mem atendadis la regnon de Dio ;
kaj li kuragxe eniris al Pilato ,
kaj petis la korpon de Jesuo .
*
Kaj Pilato miris ,
cxu li jam mortis ;
kaj alvokinte la centestron ,
li demandis lin ,
cxu li de longe estas mortinta .
*
Kaj sciigxinte de la centestro ,
li donis al Jozef la korpon .
*
Kaj li acxetis tolajxon ,
kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo ,
kaj metis lin en tombon ,
kiu estis elhakita el sxtonego ;
kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo .
*
Kaj Maria Magdalena ,
kaj Maria ,
la patrino de Joses ,
vidis ,
kien oni metis lin .