Mark:6:45-56
Seeker Overlay ON
*
Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo ,
al Betsaida ,
dum li forsendos la homamason .
*
Kaj adiauxinte ilin ,
li foriris sur la monton ,
por pregxi .
*
Kaj kiam vesperigxis ,
la sxipeto estis meze de la maro ,
kaj li sola sur la tero .
*
Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado ,
cxar la vento estis kontrauxa al ili ,
cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili ,
irante sur la maro ,
kaj li volis preterpasi ilin ;
*
sed ili ,
vidante lin iranta sur la maro ,
supozis ,
ke gxi estas fantomo ,
kaj ili ekkriis ;
*
cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis .
Sed li tuj parolis kun ili ,
kaj diris al ili:Kuragxu ;
gxi estas mi ;
ne timu .
*
Kaj li supreniris al ili en la sxipeton ,
kaj la vento cxesigxis ;
kaj ili sentis grandan miregon ;
*
cxar ili ne komprenis pri la panoj ,
cxar ilia koro estis sensenta .
*
Kaj transirinte ,
ili alvenis teren cxe Genesaret ,
kaj alligis la sxipeton .
*
Kaj kiam ili estis elsxipigxintaj ,
tuj oni rekonis lin ,
*
kaj kuris tra tiu tuta regiono ,
kaj komencis cxirkauxporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien ,
kie ili auxdis ,
ke li estas .
*
Kaj kien ajn li eniris ,
en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon ,
ili demetis la malsanulojn sur la placoj ,
kaj petegis lin ,
ke ili tusxu nur la randon de lia vesto ;
kaj cxiuj ,
kiuj tusxis ,
resanigxis .