Mark:6:45-56




esperanto@Mark:6:45 @ Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.

esperanto@Mark:6:46 @ Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi.

esperanto@Mark:6:47 @ Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.

esperanto@Mark:6:48 @ Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;

esperanto@Mark:6:49 @ sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis;

esperanto@Mark:6:50 @ cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

esperanto@Mark:6:51 @ Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon;

esperanto@Mark:6:52 @ cxar ili ne komprenis pri la panoj, cxar ilia koro estis sensenta.

esperanto@Mark:6:53 @ Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret, kaj alligis la sxipeton.

esperanto@Mark:6:54 @ Kaj kiam ili estis elsxipigxintaj, tuj oni rekonis lin,

esperanto@Mark:6:55 @ kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis cxirkauxporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili auxdis, ke li estas.

esperanto@Mark:6:56 @ Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:5] [Mark:6] [Mark:7] [Discuss] Tag Mark:6:45-56 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: