Mark:7:31-37
esperanto@Mark:7:31 @ Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
esperanto@Mark:7:32 @ Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
esperanto@Mark:7:33 @ Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kracxinte, li tusxis lian langon;
esperanto@Mark:7:34 @ kaj suprenrigardinte al la cxielo, li gxemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermigxu.
esperanto@Mark:7:35 @ Kaj liaj oreloj malfermigxis, kaj la ligilo de lia lango malstrecxigxis, kaj li parolis klare.
esperanto@Mark:7:36 @ Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin.
esperanto@Mark:7:37 @ Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.