Mark:8:1-21
Seeker Overlay ON
*
En tiuj tagoj ,
kiam denove estis granda homamaso ,
kaj ili nenion havis mangxi ,
li alvokis al si siajn discxiplojn ,
kaj diris al ili :
*
Mi kortusxigxas pro la homamaso ,
cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi ;
*
kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj ,
ili lacigxos sur la vojo ;
kaj iuj el ili venis de malproksime .
*
Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto ?
*
Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas ?
Kaj ili diris:Sep .
*
Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero ;
kaj li prenis la sep panojn ,
kaj doninte dankon ,
li dispecigis ilin ,
kaj donis al la discxiploj por disdoni ;
kaj ili disdonis al la homamaso .
*
Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn ;
kaj beninte ilin ,
li ordonis disdoni ilin ankaux .
*
Kaj ili mangxis kaj satigxis ;
kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn .
*
Kaj ili estis proksimume kvar mil ,
kaj li forsendis ilin .
*
Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj ,
li iris al la regiono Dalmanuta .
*
Kaj alvenis la Fariseoj ,
kaj komencis diskuti kun li ,
sercxante cxe li signon el la cxielo ,
por provi lin .
*
Kaj forte gxeminte en sia spirito ,
li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon ?
vere ,
mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio .
*
Kaj forlasinte ilin ,
li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo .
*
Kaj ili forgesis preni panojn ;
kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto .
*
Kaj li admonis ilin ,
dirante:Zorgu ,
gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo .
*
Kaj ili diskutis unu kun la alia ,
dirante:CXar ni ne havas panojn .
*
Kaj Jesuo ,
eksciante tion ,
diris al ili:Kial vi diskutas pro tio ,
ke vi ne havas panon ?
cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas ?
cxu via koro estas obstinigita ?
*
Okulojn havante ,
cxu vi ne vidas ?
kaj orelojn havante ,
cxu vi ne auxdas ?
kaj cxu vi ne memoras ?
*
Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil ,
kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis ?
Ili respondis al li:Dek du .
*
Kaj kiam la sep por la kvar mil ,
kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis ?
Kaj ili respondis al li:Sep .
*
Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas ?