Mark:8:1-21




esperanto@Mark:8:1 @ En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili:

esperanto@Mark:8:2 @ Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi;

esperanto@Mark:8:3 @ kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.

esperanto@Mark:8:4 @ Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto?

esperanto@Mark:8:5 @ Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep.

esperanto@Mark:8:6 @ Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.

esperanto@Mark:8:7 @ Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux.

esperanto@Mark:8:8 @ Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.

esperanto@Mark:8:9 @ Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.

esperanto@Mark:8:10 @ Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

esperanto@Mark:8:11 @ Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin.

esperanto@Mark:8:12 @ Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio.

esperanto@Mark:8:13 @ Kaj forlasinte ilin, li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo.

esperanto@Mark:8:14 @ Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto.

esperanto@Mark:8:15 @ Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.

esperanto@Mark:8:16 @ Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:CXar ni ne havas panojn.

esperanto@Mark:8:17 @ Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita?

esperanto@Mark:8:18 @ Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras?

esperanto@Mark:8:19 @ Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du.

esperanto@Mark:8:20 @ Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep.

esperanto@Mark:8:21 @ Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas?


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:7] [Mark:8] [Mark:9] [Discuss] Tag Mark:8:1-21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: