Mark:8
Seeker Overlay ON
*
En tiuj tagoj ,
kiam denove estis granda homamaso ,
kaj ili nenion havis mangxi ,
li alvokis al si siajn discxiplojn ,
kaj diris al ili :
*
Mi kortusxigxas pro la homamaso ,
cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi ;
*
kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj ,
ili lacigxos sur la vojo ;
kaj iuj el ili venis de malproksime .
*
Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto ?
*
Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas ?
Kaj ili diris:Sep .
*
Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero ;
kaj li prenis la sep panojn ,
kaj doninte dankon ,
li dispecigis ilin ,
kaj donis al la discxiploj por disdoni ;
kaj ili disdonis al la homamaso .
*
Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn ;
kaj beninte ilin ,
li ordonis disdoni ilin ankaux .
*
Kaj ili mangxis kaj satigxis ;
kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn .
*
Kaj ili estis proksimume kvar mil ,
kaj li forsendis ilin .
*
Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj ,
li iris al la regiono Dalmanuta .
*
Kaj alvenis la Fariseoj ,
kaj komencis diskuti kun li ,
sercxante cxe li signon el la cxielo ,
por provi lin .
*
Kaj forte gxeminte en sia spirito ,
li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon ?
vere ,
mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio .
*
Kaj forlasinte ilin ,
li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo .
*
Kaj ili forgesis preni panojn ;
kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto .
*
Kaj li admonis ilin ,
dirante:Zorgu ,
gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo .
*
Kaj ili diskutis unu kun la alia ,
dirante:CXar ni ne havas panojn .
*
Kaj Jesuo ,
eksciante tion ,
diris al ili:Kial vi diskutas pro tio ,
ke vi ne havas panon ?
cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas ?
cxu via koro estas obstinigita ?
*
Okulojn havante ,
cxu vi ne vidas ?
kaj orelojn havante ,
cxu vi ne auxdas ?
kaj cxu vi ne memoras ?
*
Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil ,
kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis ?
Ili respondis al li:Dek du .
*
Kaj kiam la sep por la kvar mil ,
kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis ?
Kaj ili respondis al li:Sep .
*
Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas ?
*
Kaj ili alvenis al Betsaida .
Kaj oni alkondukis al li blindulon ,
kaj petegis ,
ke li tusxu lin .
*
Kaj preninte la manon de la blindulo ,
li elkondukis lin ekster la vilagxon ;
kaj kracxinte sur liajn okulojn ,
kaj surmetinte la manojn sur lin ,
li demandis lin:CXu vi vidas ion ?
*
Kaj li ekrigardis ,
kaj diris:Mi vidas homojn ,
cxar mi vidas kvazaux arbojn irantajn .
*
Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn ;
kaj li fikse rigardis ,
kaj resanigxis ,
kaj vidis cxion klare .
*
Kaj li forsendis lin al lia domo ,
dirante:Nepre ne eniru en la vilagxon .
*
Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi ;
kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn ,
dirante al ili:Kiu ,
diras la homoj ,
ke mi estas ?
*
Kaj ili respondis al li:Johano ,
la Baptisto ;
laux aliaj:Elija ;
kaj laux aliaj:Unu el la profetoj .
*
Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras ,
ke mi estas ?
Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo .
*
Kaj li admonis ilin ,
ke ili diru al neniu pri li .
*
Kaj li komencis instrui al ili ,
ke la Filo de homo devas multe suferi ,
kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj ,
kaj esti mortigita ,
kaj post tri tagoj relevigxi .
*
Kaj li parolis tiun diron malkasxe .
Kaj Petro prenis lin ,
kaj komencis admoni lin .
*
Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn ,
li admonis Petron ,
dirante:Iru malantaux min ,
Satano ,
cxar vi havas pensojn ne laux Dio ,
sed laux homoj .
*
Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj ,
li diris al ili:Se iu volas veni post mi ,
li abnegaciu sin ,
kaj levu sian krucon ,
kaj sekvu min .
*
CXar kiu volos savi sian animon ,
tiu gxin perdos ;
kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio ,
tiu gxin savos .
*
CXar kiel profitus homo ,
se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon ?
*
CXar kion homo donu intersxangxe por sia animo ?
*
CXar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaux cxi tiu adultema kaj peka generacio ,
pri tiu ankaux hontos la Filo de homo ,
kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angxeloj .