Mark:9:2-13
esperanto@Mark:9:2 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;
esperanto@Mark:9:3 @ kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.
esperanto@Mark:9:4 @ Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
esperanto@Mark:9:5 @ Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
esperanto@Mark:9:6 @ CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis.
esperanto@Mark:9:7 @ Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.
esperanto@Mark:9:8 @ Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
esperanto@Mark:9:9 @ Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.
esperanto@Mark:9:10 @ Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj.
esperanto@Mark:9:11 @ Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?
esperanto@Mark:9:12 @ Kaj li diris al ili:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigas cxion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata?
esperanto@Mark:9:13 @ Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.