Matthew:11:1-19
Seeker Overlay ON
*
Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj ,
li foriris de tie ,
por instrui kaj prediki en iliaj urboj .
*
Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo ,
li sendis per siaj discxiploj ,
*
por diri al li:CXu vi estas la venonto ,
aux cxu ni atendu alian ?
*
Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion ,
kion vi auxdas kaj vidas :
*
blinduloj ricevas vidpovon ,
kaj lamuloj marsxas ,
lepruloj estas purigitaj ,
kaj surduloj auxdas ,
kaj mortintoj levigxas ,
kaj al malricxuloj evangelio estas predikata .
*
Kaj felicxa estas cxiu ,
kiu ne falpusxigxas pro mi .
*
Kaj kiam ili foriris ,
Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton por rigardi ?
cxu junkon skuatan de la vento ?
*
Sed kion vi eliris por vidi ?
cxu homon mole vestitan ?
Jen tiuj ,
kiuj portas molajn vestojn ,
trovigxas en domoj de regxoj .
*
Sed kion vi eliris por vidi ?
cxu profeton ?
Jes ,
mi diras al vi ,
kaj multe pli ol profeton .
*
CXar li estas tiu ,
pri kiu estas skribite :
Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo ,
Kaj li preparos antaux vi vian vojon .
*
Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano ,
la Baptisto ;
tamen tiu ,
kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo ,
estas pli granda ol li .
*
Kaj de post la tagoj de Johano ,
la Baptisto ,
gxis nun ,
la regno de la cxielo estas perfortata ,
kaj perfortuloj kaptas gxin .
*
CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano .
*
Kaj se vi volas tion ricevi ,
tiu estas Elija ,
kiu estis venonta .
*
Kiu havas orelon por auxdi ,
tiu auxdu .
*
Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion ?
GXi similas al infanoj ,
kiuj sidas sur la placoj ,
kaj vokas al la ceteraj ,
*
dirante:Ni flutis al vi ,
kaj vi ne dancis ;
ni lamentis ,
kaj vi ne ploris .
*
CXar venis Johano ,
nek mangxante nek trinkante ,
kaj ili diras:Li havas demonon .
*
La Filo de homo venis ,
mangxante kaj trinkante ,
kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo ,
amiko de impostistoj kaj pekuloj !
Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj .