Matthew:11:1-19




esperanto@Matthew:11:1 @ Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

esperanto@Matthew:11:2 @ Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj,

esperanto@Matthew:11:3 @ por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

esperanto@Matthew:11:4 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas:

esperanto@Matthew:11:5 @ blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.

esperanto@Matthew:11:6 @ Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

esperanto@Matthew:11:7 @ Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?

esperanto@Matthew:11:8 @ Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de regxoj.

esperanto@Matthew:11:9 @ Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

esperanto@Matthew:11:10 @ CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.

esperanto@Matthew:11:11 @ Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.

esperanto@Matthew:11:12 @ Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin.

esperanto@Matthew:11:13 @ CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.

esperanto@Matthew:11:14 @ Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.

esperanto@Matthew:11:15 @ Kiu havas orelon por auxdi, tiu auxdu.

esperanto@Matthew:11:16 @ Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,

esperanto@Matthew:11:17 @ dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

esperanto@Matthew:11:18 @ CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.

esperanto@Matthew:11:19 @ La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:10] [Matthew:11] [Matthew:12] [Discuss] Tag Matthew:11:1-19 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: