Matthew:12:1-14




esperanto@Matthew:12:1 @ En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj malsatis, kaj komencis desxiri spikojn, kaj mangxi.

esperanto@Matthew:12:2 @ Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj discxiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.

esperanto@Matthew:12:3 @ Sed li diris al ili:CXu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

esperanto@Matthew:12:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

esperanto@Matthew:12:5 @ Kaj cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?

esperanto@Matthew:12:6 @ Sed mi diras al vi, ke alestas cxi tie io pli granda ol la templo.

esperanto@Matthew:12:7 @ Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.

esperanto@Matthew:12:8 @ CXar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

esperanto@Matthew:12:9 @ Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;

esperanto@Matthew:12:10 @ kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.

esperanto@Matthew:12:11 @ Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin?

esperanto@Matthew:12:12 @ Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.

esperanto@Matthew:12:13 @ Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia.

esperanto@Matthew:12:14 @ Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:11] [Matthew:12] [Matthew:13] [Discuss] Tag Matthew:12:1-14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: