Matthew:12:15-21
esperanto@Matthew:12:15 @ Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,
esperanto@Matthew:12:16 @ kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;
esperanto@Matthew:12:17 @ por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
esperanto@Matthew:12:18 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
esperanto@Matthew:12:19 @ Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.
esperanto@Matthew:12:20 @ Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko.
esperanto@Matthew:12:21 @ Kaj al lia nomo esperos la nacioj.