Matthew:12:22-32
esperanto@Matthew:12:22 @ Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
esperanto@Matthew:12:23 @ Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David?
esperanto@Matthew:12:24 @ Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
esperanto@Matthew:12:25 @ Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados;
esperanto@Matthew:12:26 @ kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno?
esperanto@Matthew:12:27 @ Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj.
esperanto@Matthew:12:28 @ Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
esperanto@Matthew:12:29 @ Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
esperanto@Matthew:12:30 @ Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
esperanto@Matthew:12:31 @ Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita.
esperanto@Matthew:12:32 @ Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.