Matthew:12:38-45




esperanto@Matthew:12:38 @ Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi.

esperanto@Matthew:12:39 @ Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona;

esperanto@Matthew:12:40 @ cxar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.

esperanto@Matthew:12:41 @ Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

esperanto@Matthew:12:42 @ La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

esperanto@Matthew:12:43 @ Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.

esperanto@Matthew:12:44 @ Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.

esperanto@Matthew:12:45 @ Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:11] [Matthew:12] [Matthew:13] [Discuss] Tag Matthew:12:38-45 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: