Matthew:13:1-23



Seeker Overlay ON

* En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro . * Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj , tiel ke li eniris en sxipeton , kaj sidis ; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo . * Kaj li multe parolis al ili per paraboloj , dirante:Jen semisto eliris , por semi ; * kaj dum li semis , iuj semoj falis apud la vojo , kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin ; * kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn , kie ili ne havis multe da tero ; kaj tuj ili ekkreskis , cxar ili ne havis profundecon de tero ; * kaj kiam la suno levigxis , ili brulsekigxis , kaj cxar ili ne havis radikon , ili forvelkis . * Kaj aliaj falis inter dornojn , kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin ; * kaj aliaj falis sur la bonan teron , kaj donis frukton , jen centoble , jen sesdekoble , jen tridekoble . * Kiu havas orelojn , tiu auxdu . * Kaj la discxiploj venis , kaj diris al li:Kial vi parolas al ili per paraboloj ? * Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo , sed al ili ne estas donite . * CXar kiu ajn havas , al tiu estos donite , kaj li havos abundon ; sed kiu ajn ne havas , for de tiu estos prenita ecx tio , kion li havas . * Tial mi parolas al ili per paraboloj ; cxar vidante , ili ne rimarkas , kaj auxdante , ili ne auxdas nek komprenas . * Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja , kiu diras : Auxdante , vi auxdos , sed ne komprenos ; Kaj vidante , vi vidos , sed ne rimarkos ; * CXar la koro de tiu popolo grasigxis , Kaj iliaj oreloj auxdas malklare , Kaj siajn okulojn ili fermis ; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj , Kaj ne auxdu per siaj oreloj , Kaj ne komprenu per sia koro , Kaj ne rekonvertigxu , Kaj ke Mi ne sanigu ilin . * Sed felicxaj estas viaj okuloj , cxar ili vidas ; kaj viaj oreloj , cxar ili auxdas . * Vere mi diras al vi , ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion , kion vi vidas , sed ili ne vidis ; kaj auxdi tion , kion vi auxdas , sed ili ne auxdis . * Vi do auxdu la parabolon de la semisto . * Kiam iu auxdas la vorton de la regno kaj ne komprenas gxin , tiam venas la malbonulo , kaj forprenas tion , kio estas semita en lia koro . CXi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo . * Kaj tiu , kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj , estas tiu , kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin ; * sed li ne havas radikon en si , sed restas nur portempe , kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto , tuj li falpusxigxas . * Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj , estas tiu , kiu auxdas la vorton ; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton , kaj li farigxas senfrukta . * Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero , estas tiu , kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin ; kaj tiu ja portas frukton , kaj donas , jen centoble , jen sesdekoble , jen tridekoble .

Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:12] [Matthew:13] [Matthew:14] [Discuss] Tag Matthew:13:1-23 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: