Matthew:13:1-23




esperanto@Matthew:13:1 @ En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro.

esperanto@Matthew:13:2 @ Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.

esperanto@Matthew:13:3 @ Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante:Jen semisto eliris, por semi;

esperanto@Matthew:13:4 @ kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin;

esperanto@Matthew:13:5 @ kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

esperanto@Matthew:13:6 @ kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.

esperanto@Matthew:13:7 @ Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;

esperanto@Matthew:13:8 @ kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

esperanto@Matthew:13:9 @ Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

esperanto@Matthew:13:10 @ Kaj la discxiploj venis, kaj diris al li:Kial vi parolas al ili per paraboloj?

esperanto@Matthew:13:11 @ Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.

esperanto@Matthew:13:12 @ CXar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita ecx tio, kion li havas.

esperanto@Matthew:13:13 @ Tial mi parolas al ili per paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne auxdas nek komprenas.

esperanto@Matthew:13:14 @ Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

esperanto@Matthew:13:15 @ CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

esperanto@Matthew:13:16 @ Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas.

esperanto@Matthew:13:17 @ Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, sed ili ne auxdis.

esperanto@Matthew:13:18 @ Vi do auxdu la parabolon de la semisto.

esperanto@Matthew:13:19 @ Kiam iu auxdas la vorton de la regno kaj ne komprenas gxin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. CXi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.

esperanto@Matthew:13:20 @ Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;

esperanto@Matthew:13:21 @ sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.

esperanto@Matthew:13:22 @ Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj li farigxas senfrukta.

esperanto@Matthew:13:23 @ Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:12] [Matthew:13] [Matthew:14] [Discuss] Tag Matthew:13:1-23 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: