Matthew:13:24-30
esperanto@Matthew:13:24 @ Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
esperanto@Matthew:13:25 @ sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.
esperanto@Matthew:13:26 @ Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo.
esperanto@Matthew:13:27 @ Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon?
esperanto@Matthew:13:28 @ Kaj li diris al ili:Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li:CXu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin?
esperanto@Matthew:13:29 @ Sed li diris:Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon.
esperanto@Matthew:13:30 @ Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.