Matthew:14:13-21
Seeker Overlay ON
*
Kaj Jesuo ,
auxdinte ,
foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte ;
kaj la homamasoj ,
auxdinte ,
sekvis lin ,
piedirante el la urboj .
*
Kaj li elvenis ,
kaj vidis grandan homamason ,
kaj li kortusxigxis pri ili ,
kaj sanigis iliajn malsanulojn .
*
Kaj kiam venis la vespero ,
liaj discxiploj venis al li ,
dirante:La loko estas dezerta ,
kaj la horo jam pasis ;
forsendu la homamason ,
por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon .
*
Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri ;
vi donu al ili mangxi .
*
Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie ,
krom kvin panoj kaj du fisxoj .
*
Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi .
*
Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo ;
kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn ,
kaj suprenrigardinte al la cxielo ,
li benis kaj dispecigis la panojn ,
kaj donis al la discxiploj ,
kaj la discxiploj al la homamasoj .
*
Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis ;
kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn .
*
Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj ,
krom virinoj kaj infanoj .