Matthew:15:21-28
Seeker Overlay ON
*
Kaj elirinte de tie ,
Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon .
*
Kaj jen virino Kanaana ,
veninte el tiuj limlandoj ,
kriis ,
dirante:Ho Sinjoro ,
filo de David ,
kompatu min ;
mia filino estas terure turmentata de demono .
*
Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton .
Kaj alveninte ,
liaj discxiploj petis lin ,
dirante:Forsendu sxin ,
cxar sxi krias post ni .
*
Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita ,
krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael .
*
Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li ,
dirante:Sinjoro ,
helpu min .
*
Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj .
*
Sed sxi diris:Jes ,
Sinjoro ;
cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj ,
kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj .
*
Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino ,
granda estas via fido ;
estu al vi ,
kiel vi volas .
Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo .