Matthew:16:5-12




esperanto@Matthew:16:5 @ Kaj la discxiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.

esperanto@Matthew:16:6 @ Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

esperanto@Matthew:16:7 @ Kaj ili diskutis inter si, dirante:CXar ni ne prenis panojn.

esperanto@Matthew:16:8 @ Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

esperanto@Matthew:16:9 @ CXu vi ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?

esperanto@Matthew:16:10 @ Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?

esperanto@Matthew:16:11 @ Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?

esperanto@Matthew:16:12 @ Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:15] [Matthew:16] [Matthew:17] [Discuss] Tag Matthew:16:5-12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: