Matthew:16
Seeker Overlay ON
*
Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj ,
kaj por provi lin postulis ,
ke li montru al ili signon el la cxielo .
*
Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperigxas ,
vi diras:Estos bona vetero ,
cxar la cxielo rugxigxas ;
*
kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero ,
cxar la cxielo rugxigxas kolere .
La vizagxon de la cxielo vi povas jugxi ,
sed la signojn de la tempo vi ne povas .
*
Generacio malbona kaj adultema sercxas signon ;
kaj signo ne estos donita al gxi ,
krom la signo de Jona .
Kaj lasinte ilin ,
li foriris .
*
Kaj la discxiploj ,
transirinte al la alia bordo ,
forgesis preni panojn .
*
Sed Jesuo diris al ili:Zorgu ,
kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj .
*
Kaj ili diskutis inter si ,
dirante:CXar ni ne prenis panojn .
*
Sed Jesuo ,
eksciante tion ,
diris:Kial vi diskutas inter vi ,
ho malgrandfiduloj ,
pro tio ,
ke vi ne prenis panojn ?
*
CXu vi ankoraux ne konscias ,
nek memoras la kvin panojn de la kvin mil ,
kaj kiom da korboj vi kolektis ?
*
Nek la sep panojn de la kvar mil ,
kaj kiom da korbegoj vi kolektis ?
*
Kial vi ne komprenas ,
ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj ?
*
Tiam ili ekkomprenis ,
ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj ,
sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj .
*
Kaj Jesuo ,
veninte en la regionojn de Cezarea Filipi ,
demandis siajn discxiplojn ,
dirante:Kiu ,
diras la homoj ,
ke mi ,
la Filo de homo ,
estas ?
*
Kaj ili diris:Laux iuj:Johano ,
la Baptisto ;
laux aliaj:Elija ;
kaj laux aliaj:Jeremia ,
aux unu el la profetoj .
*
Li diris al ili:Sed vi ,
kiu vi diras ,
ke mi estas ?
*
Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo ,
la Filo de la vivanta Dio .
*
Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas ,
Simon Bar-Jona ;
cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi ,
sed mia Patro ,
kiu estas en la cxielo .
*
Kaj mi diras al vi ,
ke vi estas Petro ,
kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion ;
kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin .
*
Mi donos al vi la sxlosilojn de la regno de la cxielo ;
kaj kion ajn vi ligos sur la tero ,
tio estos ligita en la cxielo ;
kaj kion ajn vi malligos sur la tero ,
tio estos malligita en la cxielo .
*
Tiam li admonis la discxiplojn ,
ke ili diru al neniu ,
ke li estas la Kristo .
*
De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj discxiploj ,
ke li devas iri al Jerusalem ,
kaj multe suferi cxe la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj ,
kaj esti mortigita ,
kaj la trian tagon relevigxi .
*
Kaj Petro prenis lin ,
kaj komencis admoni lin ,
dirante:Kompaton al vi ,
Sinjoro !
tio ne estu al vi !
*
Sed turninte sin ,
li diris al Petro:Iru malantaux min ,
Satano ;
vi estas faligilo por mi ,
cxar vi havas pensojn ne laux Dio ,
sed laux homoj .
*
Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi ,
li abnegaciu sin ,
kaj levu sian krucon ,
kaj sekvu min ;
*
cxar kiu volos savi sian animon ,
tiu gxin perdos ;
kaj kiu perdos sian animon pro mi ,
tiu gxin trovos .
*
CXar kiel profitus homo ,
se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon ?
Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo ?
*
CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj ,
kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj .
*
Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj ,
kiuj neniel gustumos morton ,
antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno .