Matthew:2:1-12
Seeker Overlay ON
*
Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo ,
jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem ,
dirante :
*
Kie estas tiu ,
kiu estas naskita Regxo de la Judoj ?
cxar ni vidis lian stelon en la oriento ,
kaj venis ,
por adorklinigxi al li .
*
Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis ,
li maltrankviligxis ,
kaj la tuta Jerusalem kun li .
*
Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo ,
li demandis al ili ,
kie la Kristo devas naskigxi .
*
Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo ,
cxar per la profeto estas skribite jene :
*
Kaj vi ,
ho Bet-Lehxem ,
lando de Judujo ,
Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo ;
CXar el vi venos reganto ,
Kiu pasxtos Mian popolon Izrael .
*
Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn ,
kaj precize sciigxis de ili pri la tempo ,
kiam aperis la stelo .
*
Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem ,
dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto ;
kaj kiam vi lin trovos ,
sciigu al mi ,
por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li .
*
Kaj auxdinte la regxon ,
ili ekvojiris ;
kaj jen la stelo ,
kiun ili vidis en la oriento ,
antauxiris ilin ,
gxis gxi venis kaj staris super la loko ,
kie estis la juna knabeto .
*
Kaj vidante la stelon ,
ili gxojis kun tre granda gxojo .
*
Kaj veninte en la domon ,
ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria ,
kaj adorklinigxis al li ;
kaj malferminte siajn trezorojn ,
ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon .
*
Kaj avertite de Dio en songxo ,
ke ili ne iru returne al Herodo ,
ili foriris per alia vojo al sia lando .