Matthew:2:1-12




esperanto@Matthew:2:1 @ Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:

esperanto@Matthew:2:2 @ Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.

esperanto@Matthew:2:3 @ Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.

esperanto@Matthew:2:4 @ Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.

esperanto@Matthew:2:5 @ Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:

esperanto@Matthew:2:6 @ Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

esperanto@Matthew:2:7 @ Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.

esperanto@Matthew:2:8 @ Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li.

esperanto@Matthew:2:9 @ Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.

esperanto@Matthew:2:10 @ Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo.

esperanto@Matthew:2:11 @ Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.

esperanto@Matthew:2:12 @ Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:1] [Matthew:2] [Matthew:3] [Discuss] Tag Matthew:2:1-12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: