Matthew:2:13-18
esperanto@Matthew:2:13 @ Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.
esperanto@Matthew:2:14 @ Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,
esperanto@Matthew:2:15 @ kaj restis tie gxis la morto de Herodo; por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
esperanto@Matthew:2:16 @ Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli, laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj.
esperanto@Matthew:2:17 @ Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:
esperanto@Matthew:2:18 @ Vocxo estas auxdita en Rama, GXemado kaj maldolcxa plorado, Rahxel priploras siajn infanojn, Kaj sxi ne volas konsoligxi, cxar ili forestas.