Matthew:20:1-16




esperanto@Matthew:20:1 @ CXar la regno de la cxielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinbergxardeno.

esperanto@Matthew:20:2 @ Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon.

esperanto@Matthew:20:3 @ Kaj elirinte cxirkaux la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;

esperanto@Matthew:20:4 @ kaj li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.

esperanto@Matthew:20:5 @ Denove elirinte cxirkaux la sesa horo kaj la nauxa, li agis simile.

esperanto@Matthew:20:6 @ Kaj elirinte cxirkaux la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:Kial vi staras cxi tie senokupe la tutan tagon?

esperanto@Matthew:20:7 @ Ili diris al li:CXar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon.

esperanto@Matthew:20:8 @ Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj gxis la unuaj.

esperanto@Matthew:20:9 @ Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj cxirkaux la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.

esperanto@Matthew:20:10 @ Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaux ricevis po unu denaro.

esperanto@Matthew:20:11 @ Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraux la domomastro,

esperanto@Matthew:20:12 @ dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon.

esperanto@Matthew:20:13 @ Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?

esperanto@Matthew:20:14 @ Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi.

esperanto@Matthew:20:15 @ CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

esperanto@Matthew:20:16 @ Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:19] [Matthew:20] [Matthew:21] [Discuss] Tag Matthew:20:1-16 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: