Matthew:20:20-28




esperanto@Matthew:20:20 @ Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorklinigxante kaj farante al li peton.

esperanto@Matthew:20:21 @ Li diris al sxi:Kion vi volas? SXi diris al li:Ordonu, ke cxi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.

esperanto@Matthew:20:22 @ Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.

esperanto@Matthew:20:23 @ Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita de mia Patro.

esperanto@Matthew:20:24 @ Kaj auxdinte, la dek indignis kontraux la du fratoj.

esperanto@Matthew:20:25 @ Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.

esperanto@Matthew:20:26 @ Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;

esperanto@Matthew:20:27 @ kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;

esperanto@Matthew:20:28 @ same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:19] [Matthew:20] [Matthew:21] [Discuss] Tag Matthew:20:20-28 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: