Matthew:21:33-46
Seeker Overlay ON
*
Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro ,
kiu plantis vinbergxardenon ,
kaj cxirkauxmetis plektobarilon ,
kaj fosis en gxi vinpremejon ,
kaj konstruis turon ,
kaj luigis gxin al kultivistoj ,
kaj forvojagxis .
*
Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj ,
li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj ,
por ricevi siajn fruktojn .
*
Kaj la kultivistoj ,
kaptinte liajn sklavojn ,
skurgxis unu ,
kaj mortigis alian ,
kaj sxtonbatis alian .
*
Li sendis ankoraux aliajn sklavojn ,
pli multajn ol la unuaj ;
kaj ili faris al ili tiel same .
*
Sed poste li sendis al ili sian filon ,
dirante:Ili respektos mian filon .
*
Sed la kultivistoj ,
vidante la filon ,
diris inter si:CXi tiu estas la heredonto ;
venu ,
ni lin mortigu ,
kaj prenu lian heredajxon .
*
Kaj ili kaptis lin ,
eljxetis lin el la vinberejo ,
kaj mortigis lin .
*
Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo ,
kion li faros al tiuj kultivistoj ?
*
Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos ,
kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj ,
kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj .
*
Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj :
SXtono ,
kiun malsxatis la konstruantoj ,
Farigxis sxtono bazangula :
De la Eternulo cxi tio farigxis ,
Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj ?
*
Tial mi diras al vi:La regno de Dio estos prenita for de vi ,
kaj estos donita al nacio ,
kiu liveros gxiajn fruktojn .
*
Kaj kiu falas sur tiun sxtonon ,
tiu rompigxos ;
sed sur kiun gxi falos ,
gxi tiun polvigos .
*
Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj ,
auxdinte liajn parabolojn ,
komprenis ,
ke li parolas pri ili .
*
Kaj celante kapti lin ,
ili timis la popolon ,
cxar oni opiniis lin profeto .