Matthew:21:33-46




esperanto@Matthew:21:33 @ Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.

esperanto@Matthew:21:34 @ Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn.

esperanto@Matthew:21:35 @ Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.

esperanto@Matthew:21:36 @ Li sendis ankoraux aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.

esperanto@Matthew:21:37 @ Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante:Ili respektos mian filon.

esperanto@Matthew:21:38 @ Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.

esperanto@Matthew:21:39 @ Kaj ili kaptis lin, eljxetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.

esperanto@Matthew:21:40 @ Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj?

esperanto@Matthew:21:41 @ Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

esperanto@Matthew:21:42 @ Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

esperanto@Matthew:21:43 @ Tial mi diras al vi:La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros gxiajn fruktojn.

esperanto@Matthew:21:44 @ Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.

esperanto@Matthew:21:45 @ Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj, auxdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili.

esperanto@Matthew:21:46 @ Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:20] [Matthew:21] [Matthew:22] [Discuss] Tag Matthew:21:33-46 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: