Matthew:22:1-14
Seeker Overlay ON
*
Kaj respondante ,
Jesuo denove parolis al ili parabole ,
dirante :
*
La regno de la cxielo similas al unu regxo ,
kiu faris edzigxan feston por sia filo ,
*
kaj sendis siajn sklavojn ,
por voki la invititojn al la edzigxa festo ;
kaj ili ne volis veni .
*
Poste li sendis aliajn sklavojn ,
dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon ;
miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj ,
kaj cxio estas preta ;
venu al la edzigxa festo .
*
Sed ili malatentis ,
kaj foriris ,
unu al sia bieno ,
alia al sia komercado ;
*
kaj la ceteraj ,
kaptinte liajn sklavojn ,
perfortis kaj mortigis ilin .
*
Kaj la regxo koleris ;
kaj sendinte siajn armeojn ,
li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon .
*
Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta ,
sed la invititoj ne estis indaj .
*
Iru do al la disirejoj de la vojoj ,
kaj cxiujn ,
kiujn vi trovos ,
invitu al la edzigxa festo .
*
Kaj tiuj sklavoj ,
elirinte sur la vojojn ,
kunvenigis cxiujn ,
kiujn ili trovis ,
malbonajn kaj bonajn ;
kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj .
*
Sed la regxo ,
enveninte por rigardi la gastojn ,
tie vidis viron ,
kiu ne havis sur si edzigxofestan veston ;
*
kaj li diris al li:Amiko ,
kiel vi envenis cxi tien ,
ne havante edzigxofestan veston ?
Kaj li silentadis .
*
Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede ,
kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon ;
tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj .
*
CXar multaj estas vokitaj ,
sed malmultaj estas elektitaj .