Matthew:25:14-30
Seeker Overlay ON
*
CXar tiel estas ,
kvazaux viro ,
forvojagxonte ,
alvokis siajn servistojn ,
kaj komisiis al ili siajn posedajxojn .
*
Kaj al unu li donis kvin talantojn ,
al alia du ,
al alia unu ;
al cxiu laux lia kapableco ;
kaj li tuj forvojagxis .
*
Kaj tiu ,
kiu ricevis la kvin talantojn ,
iris kaj negocadis per ili ,
kaj gajnis pluajn kvin talantojn .
*
Tiel same ankaux tiu ,
kiu ricevis la du ,
gajnis pluajn du .
*
Sed tiu ,
kiu ricevis la unu ,
foriris kaj fosis en la tero ,
kaj kasxis la monon de sia sinjoro .
*
Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis ,
kaj faris kun ili kalkulon .
*
Kaj tiu ,
kiu ricevis la kvin talantojn ,
venis kaj alportis pluajn kvin talantojn ,
dirante:Sinjoro ,
vi komisiis al mi kvin talantojn ;
jen mi gajnis pluajn kvin talantojn .
*
Lia sinjoro diris al li:Bone ,
vi bona kaj fidela servisto ;
vi estis fidela pri malmultaj aferoj ,
mi starigos vin super multaj ;
envenu en la gxojon de via sinjoro .
*
Kaj venis ankaux tiu ,
kiu ricevis la du talantojn ,
kaj diris:Sinjoro ,
vi komisiis al mi du talantojn ;
jen mi gajnis pluajn du talantojn .
*
Lia sinjoro diris al li:Bone ,
vi bona kaj fidela servisto ;
vi estis fidela pri malmultaj aferoj ,
mi starigos vin super multaj ;
envenu en la gxojon de via sinjoro .
*
Kaj venis ankaux tiu ,
kiu ricevis la unu talanton ,
kaj diris:Sinjoro ,
mi sciis ,
ke vi estas severa homo ,
rikoltanta ,
kie vi ne semis ,
kaj kolektanta ,
kie vi ne dissxutis ;
*
kaj mi timis ,
kaj foriris ,
kaj kasxis vian talanton en la tero ;
jen vi havas vian proprajxon .
*
Sed lia sinjoro responde diris al li:Vi malbona kaj mallaborema servisto ,
vi sciis ,
ke mi rikoltas ,
kie mi ne semis ,
kaj kolektas ,
kie mi ne dissxutis ;
*
pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj ,
kaj veninte ,
mi ricevus mian proprajxon kun procento .
*
Forprenu de li do la talanton ,
kaj donu gxin al tiu ,
kiu havas la dek talantojn .
*
CXar al cxiu ,
kiu havas ,
estos donite ,
kaj li havos abundegon ;
sed for de tiu ,
kiu ne havas ,
ecx tio ,
kion li havas ,
estos prenita .
*
Kaj eljxetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon ;
tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj .