Matthew:25:14-30




esperanto@Matthew:25:14 @ CXar tiel estas, kvazaux viro, forvojagxonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedajxojn.

esperanto@Matthew:25:15 @ Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al cxiu laux lia kapableco; kaj li tuj forvojagxis.

esperanto@Matthew:25:16 @ Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.

esperanto@Matthew:25:17 @ Tiel same ankaux tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.

esperanto@Matthew:25:18 @ Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kasxis la monon de sia sinjoro.

esperanto@Matthew:25:19 @ Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.

esperanto@Matthew:25:20 @ Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante:Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.

esperanto@Matthew:25:21 @ Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

esperanto@Matthew:25:22 @ Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris:Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.

esperanto@Matthew:25:23 @ Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

esperanto@Matthew:25:24 @ Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris:Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne dissxutis;

esperanto@Matthew:25:25 @ kaj mi timis, kaj foriris, kaj kasxis vian talanton en la tero; jen vi havas vian proprajxon.

esperanto@Matthew:25:26 @ Sed lia sinjoro responde diris al li:Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne dissxutis;

esperanto@Matthew:25:27 @ pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian proprajxon kun procento.

esperanto@Matthew:25:28 @ Forprenu de li do la talanton, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek talantojn.

esperanto@Matthew:25:29 @ CXar al cxiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, ecx tio, kion li havas, estos prenita.

esperanto@Matthew:25:30 @ Kaj eljxetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:24] [Matthew:25] [Matthew:26] [Discuss] Tag Matthew:25:14-30 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: