Matthew:25:31-46




esperanto@Matthew:25:31 @ Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

esperanto@Matthew:25:32 @ kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj;

esperanto@Matthew:25:33 @ kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.

esperanto@Matthew:25:34 @ Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

esperanto@Matthew:25:35 @ cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;

esperanto@Matthew:25:36 @ nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.

esperanto@Matthew:25:37 @ Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin?

esperanto@Matthew:25:38 @ Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis?

esperanto@Matthew:25:39 @ Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi?

esperanto@Matthew:25:40 @ Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

esperanto@Matthew:25:41 @ Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

esperanto@Matthew:25:42 @ cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;

esperanto@Matthew:25:43 @ mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.

esperanto@Matthew:25:44 @ Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi?

esperanto@Matthew:25:45 @ Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.

esperanto@Matthew:25:46 @ Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:24] [Matthew:25] [Matthew:26] [Discuss] Tag Matthew:25:31-46 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: