Matthew:26:47-56




esperanto@Matthew:26:47 @ Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo.

esperanto@Matthew:26:48 @ Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.

esperanto@Matthew:26:49 @ Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.

esperanto@Matthew:26:50 @ Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

esperanto@Matthew:26:51 @ Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian orelon.

esperanto@Matthew:26:52 @ Tiam diris Jesuo al li:Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.

esperanto@Matthew:26:53 @ CXu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj?

esperanto@Matthew:26:54 @ Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?

esperanto@Matthew:26:55 @ En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

esperanto@Matthew:26:56 @ Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:25] [Matthew:26] [Matthew:27] [Discuss] Tag Matthew:26:47-56 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: