Matthew:27:1-10
Seeker Overlay ON
*
Kaj kiam venis la mateno ,
cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo ,
por mortigi lin ;
*
kaj ili ligis lin ,
kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato ,
la provincestro .
*
Tiam Judas ,
lia perfidinto ,
vidinte ,
ke li estas kondamnita ,
pentis ,
kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj ,
*
dirante:Mi pekis ,
perfidante senkulpan sangon .
Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin ?
vi zorgu pri tio .
*
Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon ,
kaj eliris ;
kaj foririnte ,
pendigis sin .
*
Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn ,
kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon ,
cxar tio estas prezo de sango .
*
Kaj ili konsiligxis ,
kaj acxetis per ili la kampon de la potisto ,
por enterigi fremdulojn .
*
Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango ,
ankoraux gxis hodiaux .
*
Tiam plenumigxis tio ,
kio estis dirita per la profeto Jeremia ,
nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn ,
taksoprezon de tiu ,
kiu estis taksita ,
kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis ;
*
kaj donis ilin por la kampo de la potisto ,
kiel la Eternulo difinis al mi .