Matthew:27:1-10




esperanto@Matthew:27:1 @ Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

esperanto@Matthew:27:2 @ kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

esperanto@Matthew:27:3 @ Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj,

esperanto@Matthew:27:4 @ dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

esperanto@Matthew:27:5 @ Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

esperanto@Matthew:27:6 @ Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.

esperanto@Matthew:27:7 @ Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.

esperanto@Matthew:27:8 @ Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux.

esperanto@Matthew:27:9 @ Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;

esperanto@Matthew:27:10 @ kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:26] [Matthew:27] [Matthew:28] [Discuss] Tag Matthew:27:1-10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: