Matthew:27:45-56




esperanto@Matthew:27:45 @ Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

esperanto@Matthew:27:46 @ Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Matthew:27:47 @ Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan.

esperanto@Matthew:27:48 @ Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.

esperanto@Matthew:27:49 @ Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.

esperanto@Matthew:27:50 @ Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.

esperanto@Matthew:27:51 @ Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

esperanto@Matthew:27:52 @ kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis,

esperanto@Matthew:27:53 @ kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.

esperanto@Matthew:27:54 @ Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.

esperanto@Matthew:27:55 @ Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;

esperanto@Matthew:27:56 @ inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:26] [Matthew:27] [Matthew:28] [Discuss] Tag Matthew:27:45-56 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: